Alventempo: oficiale ni povos eniri la domon post 14a horo en dimanĉo.
Per publika transporto
Vi povas veturi per trajno tra Hof, Chemnitz aŭ Dresden ĝis la urbo Freiberg (oficiala nomo de la stacio: Freiberg(Sachs)), 30km norde de Sayda. De Freiberg vi povas daŭrigi per buslinio 737 al la bushaltejo Teichstadt, Sayda. Tiu buso veturas proksimume 5-foje tage, resp. 2-foje en dimanĉoj kaj ferioj. La veturo daŭras 50min.
Alternative vi povas ankaŭ veturi per la Frejberga Muldovaltrajno, kiu veturas laŭ la rivero Frejberga Muldo (Freiberger Mulde) inter Freiberg kaj Holzhau. Vi povas forlasi la trajnon ekz. en Mulda kaj pluveturi per buso 738 (sed ne semajnfine!) al Teichstadt, Sayda aŭ en Bienenmühle kaj de tie per buso 465, vd. malsupre:
Jen la bushoraro de buso 737 ĉe VMS. Je la alventago, dimanĉe, 29a de Julio vi povas uzi unu el la sekvaj tri eblecoj:
12:57 per buso 737 de Freiberg stacidomo, alveno je 13:39 ĉe Sayda Teichstadt
14:40 per trajno FEG de Freiberg stacidomo, relo 3 ĝis Bienenmühle, alveno 15:13,
de tie 15:28 per buso 465 ĝis Sayda Markt, alveno 15:56,
de tie 16:29 per buso 737 ĝis Sayda Teichstadt, alveno 16:31
18:17 per buso 737 de Freiberg stacidomo, alveno 18:59 ĉe Sayda Teichstadt
Per aŭto
Venante el norda direkto, proksime de la triangulo Nossen vi deveturu de la rapidstarto A4 ĉe la deveturejo Siebenlehn sur la strato B101 unue tra Freiberg kaj poste plu en la direkto Annaberg-Buchholz (sed ne ĝis tie). Post Freiberg vi traveturos Brand-Erbisdorf kaj Großhartmannsdorf. Post tiu vi turniĝu maldekstren kaj veturu aŭ tra Mittelsaida aŭ tra Obersaida - ambaŭ vojoj eblas laŭ vojmontriloj al Sayda. Post Pilsdorf, antaŭ kiam vi veturos supren renkonte al la strato B171 vi turniĝas akre maldekstren sur mallarĝa asfaltita vojo al la forstodomo - maldekstre estas du domoj kaj dekstre bushaltejo. (Kiam vi enveturas Sayda vi veturis 2km tro kaj reiru :-)
Venante el nordorienta direkto, proksime de Dresden vi devuturu de la rapidstrato A17 ĉe la deveturejo Dresden Südvorstadt, sur strato B170 tra Dippoldiswalde. En la urbo Frauenstein vi ŝanĝos al strato B171 veturante tra Rechenberg-Bienenmühle kaj Sayda. Post Sayda deveturante la deklivon ĉe triangule aranĝita stratkuniĝo, vi turniĝos dekstren al direkto Großhartmanssdorf, Freiberg kaj tuj poste denove dekstren la strateton al la forstodomo.
Venante el sudorienta direkto, traveturinte la bohemiajn urbojn Most kaj Litvinov vi transveturas la limon ĉe Deutscheinsiedel, kaj plu al la urboj Neuhausen kaj Sayda. Post Sayda same kiel ĉe la supra priskribo vi dufoje turniĝu dekstren.
El sudokcidenta direkto (Hof, Plauen) vi deveturu de la rapidstrato A72 ĉe la deveturejo 15, direkto Neefestraße/B173, ĉirkauveturos la urbon Chemnitz sur la suda ringo (Südring), kaj poste sekvos la vojmontrilojn al Augustusburg kaj Eppendorf. Plu tra Großwaltersdorf kaj Mittelsaida vi atingos la vilaĝon Pilsdorf kaj sekvos la lastajn metrojn de la priskribo "el norda direkto".
Fine el la direkto Karlovy Varyvi restas ĉiam proksime de la landlimo ĝis Flöha. De tie vi atingos tra Niederseiffenbach la urbon Sayda.
Post Sayda same kiel ĉe la priskribo "el nordorienta direkto" vi dufoje turniĝu dekstren.
Estas pli da eblecoj atingi la REF-ejon depende de tio, kiujn urbojn vi survoje planas viziti. Uzu viajn navigilojn aŭ mapojn laŭplaĉe por konatiĝi kun la bela regiono :-)
Per biciklo
Venante el norda direkto vi povas veturi per la trajno ĝis Freiberg kaj veturi de tie per biciklo - daŭras proksimume 1,5h. De Freiberg vi povas plu veturi ankaŭ per la Frejberga Muldovaltrajno (vd. supre), por pli mallongigi la biciklan distancon ĝis Sayda.
Lars ankaŭ jam veturis per biciklo el la urbo Hof ene de 11h tra la tuta ercmontaro. Kiel sperta biciklisto li certe donos pli da konsiloj....
Atentu, ke temas pri montara regiono, kie okazas deklivoj de 10% aŭ eĉ 20%.
BonvenpaĝoMLoĝadoMManĝoMProgramoMLokoMAlveturoMKotizoMAliĝo
REF 2012 - Alveturo
Alventempo: oficiale ni povos eniri la domon post 14a horo en dimanĉo.
Per publika transporto
Vi povas veturi per trajno tra Hof, Chemnitz aŭ Dresden ĝis la urbo Freiberg (oficiala nomo de la stacio: Freiberg(Sachs)), 30km norde de Sayda. De Freiberg vi povas daŭrigi per buslinio 737 al la bushaltejo Teichstadt, Sayda. Tiu buso veturas proksimume 5-foje tage, resp. 2-foje en dimanĉoj kaj ferioj. La veturo daŭras 50min.Alternative vi povas ankaŭ veturi per la Frejberga Muldovaltrajno, kiu veturas laŭ la rivero Frejberga Muldo (Freiberger Mulde) inter Freiberg kaj Holzhau. Vi povas forlasi la trajnon ekz. en Mulda kaj pluveturi per buso 738 (sed ne semajnfine!) al Teichstadt, Sayda aŭ en Bienenmühle kaj de tie per buso 465, vd. malsupre:
Jen la bushoraro de buso 737 ĉe VMS. Je la alventago, dimanĉe, 29a de Julio vi povas uzi unu el la sekvaj tri eblecoj:
de tie 15:28 per buso 465 ĝis Sayda Markt, alveno 15:56,
de tie 16:29 per buso 737 ĝis Sayda Teichstadt, alveno 16:31
Per aŭto
Venante el norda direkto, proksime de la triangulo Nossen vi deveturu de la rapidstarto A4 ĉe la deveturejo Siebenlehn sur la strato B101 unue tra Freiberg kaj poste plu en la direkto Annaberg-Buchholz (sed ne ĝis tie). Post Freiberg vi traveturos Brand-Erbisdorf kaj Großhartmannsdorf. Post tiu vi turniĝu maldekstren kaj veturu aŭ tra Mittelsaida aŭ tra Obersaida - ambaŭ vojoj eblas laŭ vojmontriloj al Sayda. Post Pilsdorf, antaŭ kiam vi veturos supren renkonte al la strato B171 vi turniĝas akre maldekstren sur mallarĝa asfaltita vojo al la forstodomo - maldekstre estas du domoj kaj dekstre bushaltejo. (Kiam vi enveturas Sayda vi veturis 2km tro kaj reiru :-)Venante el nordorienta direkto, proksime de Dresden vi devuturu de la rapidstrato A17 ĉe la deveturejo Dresden Südvorstadt, sur strato B170 tra Dippoldiswalde. En la urbo Frauenstein vi ŝanĝos al strato B171 veturante tra Rechenberg-Bienenmühle kaj Sayda. Post Sayda deveturante la deklivon ĉe triangule aranĝita stratkuniĝo, vi turniĝos dekstren al direkto Großhartmanssdorf, Freiberg kaj tuj poste denove dekstren la strateton al la forstodomo.
Venante el sudorienta direkto, traveturinte la bohemiajn urbojn Most kaj Litvinov vi transveturas la limon ĉe Deutscheinsiedel, kaj plu al la urboj Neuhausen kaj Sayda. Post Sayda same kiel ĉe la supra priskribo vi dufoje turniĝu dekstren.
El sudokcidenta direkto (Hof, Plauen) vi deveturu de la rapidstrato A72 ĉe la deveturejo 15, direkto Neefestraße/B173, ĉirkauveturos la urbon Chemnitz sur la suda ringo (Südring), kaj poste sekvos la vojmontrilojn al Augustusburg kaj Eppendorf. Plu tra Großwaltersdorf kaj Mittelsaida vi atingos la vilaĝon Pilsdorf kaj sekvos la lastajn metrojn de la priskribo "el norda direkto".
Fine el la direkto Karlovy Varyvi restas ĉiam proksime de la landlimo ĝis Flöha. De tie vi atingos tra Niederseiffenbach la urbon Sayda.
Post Sayda same kiel ĉe la priskribo "el nordorienta direkto" vi dufoje turniĝu dekstren.
Estas pli da eblecoj atingi la REF-ejon depende de tio, kiujn urbojn vi survoje planas viziti. Uzu viajn navigilojn aŭ mapojn laŭplaĉe por konatiĝi kun la bela regiono :-)
Per biciklo
Venante el norda direkto vi povas veturi per la trajno ĝis Freiberg kaj veturi de tie per biciklo - daŭras proksimume 1,5h. De Freiberg vi povas plu veturi ankaŭ per la Frejberga Muldovaltrajno (vd. supre), por pli mallongigi la biciklan distancon ĝis Sayda.Lars ankaŭ jam veturis per biciklo el la urbo Hof ene de 11h tra la tuta ercmontaro. Kiel sperta biciklisto li certe donos pli da konsiloj....
Atentu, ke temas pri montara regiono, kie okazas deklivoj de 10% aŭ eĉ 20%.